Palaŭo (palaŭe Belau , angle Palau ), oficiale Respubliko Palaŭo (palaŭe: Beluu er a Belau , angle: Republic of Palau ), estas lando en Oceanio , sur areo de la Karolinaj Insuloj , en la Pacifika oceano . Ĝi troviĝas en Mikronezio , oriente de Filipinoj , norde de Indonezio kaj okcidente de la Federacio de Mikronezio .
Rapidaj faktoj Bazaj informoj, Politiko ...
Palaŭo
Belau, Palau
Detaloj
Detaloj
Nacia himno : Belau rekid
suverena ŝtato • insula lando • respubliko • lando
Bazaj informoj
Ĉefurbo
Ngerulmudo
Oficiala(j) lingvo(j)
Palaŭa , angla
Uzata(j) lingvo(j)
Angla , japana , sonsorola , tobiana
Areo
459 km²
- % de akvo
0 %
Loĝantaro
21 108 (2013)
Loĝdenso
46 loĝ./km²
Vivolongo
72
Horzono
+9:00
Interreta domajno
pw
Landokodo
PW, PLW
Telefona kodo
+680
Plej alta punkto
Mount Ngerchelchuus
Plej malalta punkto
Pacifiko
Politiko
Politika sistemo
Respubliko
Ŝtatestro
Tommy Remengesau
Ĉefministro
Surangel Whipps Jr.
Sendependiĝo disde Usono
1-a de oktobro 1994
Ekonomio
Valuto
Usona dolaro (USD)
Akvejo Pacifiko
Koordinatoj 7° 28′ 0″ N , 134° 33′ 0″ O (mapo) 7.466667 134.55
Plej alta punkto Mount Ngerchelchuus [+]
Plej malalta punkto Pacifiko [+]
- malalteco 0 m [+]
Akvokolektejo 465,55 km² (46 555 ha ) [+]
Areo 465,55 km² (46 555 ha ) [+]
Loĝantaro 21 729 [+] (2017)
Horzono UTC+09:00 , Pacifiko/Palaŭo [+]
Palaŭo (Palaŭo) DEC
Palaŭo
Vikimedia Komunejo : Palau [+]
En TTT : Oficiala retejo [+]
Fermi
La teritorio de Palaŭo estas insularo konsistanta el 8 ĉefaj insuloj (kaj proksimume 250 malgrandaj), el kiuj la plej granda estas Babeldaob kaj la plej loĝata estas Koror . Ĝi havas proksimume 21 000 loĝantojn[1] .
Palaŭo sendependiĝis de Usono la 1-an de oktobro 1994 , sed estas en libera asocio kun ĝi: Usono provizas al tiu lando defendon, subvenciojn kaj sociajn servojn.
La palaŭa flago estas unika, ĉar male al ekzemple la flago de Japanio , la disko ne simbolas la sunon , sed la lunon en nokta ĉielo .
Tradicia palaŭa kabano (2012)