Parko Buttes-Chaumont
From Wikipedia, the free encyclopedia
La parko Buttes-Chaumont (france Parc des Buttes-Chaumont) estas publika parko lokita en Parizo, en la 19-a arondismento de la franca ĉefurbo. Ĝi etendiĝas sur 24,73 hektaroj, kaj estas do la tria plej vasta el la 426 parizaj ĝardenoj (la unua estas la parko de La Villette, kaj la dua estas la ĝardeno Tuileries). La parko naskiĝis okaze de la ĝenerala renovigo de Parizo fare de Napoleono la 3-a kaj la barono Haussmann, inter 1852 kaj 1870. Ĝia kreinto estis Jean-Charles Alphand, kiu ankaŭ konceptis interalie la boskon de Boulogne.
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Buttes Chaumont (pariza metrostacio). |
Rapidaj faktoj urba parko [+], Lando ...
Parko Buttes-Chaumont | ||
---|---|---|
urba parko [+] | ||
Lando | Francio | |
Situo | Parizo | |
- koordinatoj | 48° 52′ 49″ N, 2° 22′ 58″ O (mapo)48.8802777777782.3827777777778 [+] | |
Akvokolektejo | 0,25 km² (25 ha) [+] | |
Areo | 0,25 km² (25 ha) [+] | |
Kreo | 1867 | |
|
||
|
||
Parko Buttes-Chaumont | ||
Vikimedia Komunejo: Parc des Buttes-Chaumont [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
Fermi