Pensilvanigermana dialekto
From Wikipedia, the free encyclopedia
origino: el la palatinata
skribo: latina (1. Bufintona-Barba-Bima sistemo, 2. Ohia sistemo)
specimeno: la Patro Nia:
- Unsah Faddah im Himmel,
- dei nohma loss heilich sei,
- Dei Reich loss kumma.
- Dei villa loss gedu sei,
- uf di eaht vi im Himmel.
- Unsah tayklich broht gebb uns heit,
- Un fagebb unsah shulda,
- vi miah dee fagevva vo uns shuldich sinn.
- Un fiah uns naett in di fasuchung,
- avvah hald uns fu'm eevila.
- Fa dei is es Reich, di graft,
- un di hallichkeit in ayvichkeit.
- Amen.
Pensilvanigermana dialekto | ||
Deitsch /dajĉ/ aŭ /deĉ/ | ||
lingvo • sankta lingvo • moderna lingvo | ||
---|---|---|
Rejnfranka dialektaro | ||
Parolata en | Usono, kaj Kanado | |
Parolantoj | 148 000 | |
Denaskaj parolantoj | 300 000 pensilvanigermanoj (100% parolas ankaŭ la anglan) | |
Skribo | latina | |
Lingvaj kodoj | ||
Lingvaj kodoj | ||
ISO 639-3 | pdc | |
Glottolog | penn1240 | |
Angla nomo | Pennsylvania German | |
Franca nomo | allemand de Pennsylvanie | |
Vikipedio | ||
La pensilvanigermana dialekto estas parolata en Usono kaj Kanado de ĉirkaŭ 300 000 pensilvanigermanoj. La plejmulto el ili vivas en la Usonaj ŝtatoj Pensilvanio, Indianao, kaj Ohio. En Kanado, la parolantoj de la pensilvanigermana vivas en Ontario. En 1993 la Nova testamento estis tradukita en tiun lingvon.
La originaj parolantoj de la pensilvanigermana lingvo enmigris al Pensilvanio el Alzaco, Palatinato kaj Svislando. La pensilvanigermana similas multe al la dialektoj palatinataj. Hodiaŭ la parolantoj de la pensilavanigermana ofte uzas vortojn el la angla lingvo.
La plejmulto el la parolantoj hodiaŭ apartenas al sektoj kristanaj konservativaj kaj anabaptistidaj: la amiŝoj kaj la menonitoj kaj la "Old German Baptist Brethren" fondita fare de Alexander Mack
En kelkaj kanonoj la parolantoj apartenas ankoraŭ al luteraj, reformita-ekleziaj kaj aliaj ne-anabaptistaj sektoj tamen en ĉi tiuj komunumoj la lingvo rapide malaperas. La infanoj de ĉi lastaj komunumoj ne lernas plu la pensilvanigermanan hejme malgraŭ multaj lastatempaj kaj nuntempaj klopodoj savi kaj reinstrui la lingvon.