Perditaj Amopenoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
Perditaj Amopenoj (origine, angle Love's Labour's Lost) estas unu el la fruaj komedioj de William Shakespeare, supozeble verkita ĉirkaŭ 1596 kaj prezentita ne pli malfrue ol Kristnasko 1597, antaŭ Elizabeto la 1-a, Reĝino de Anglio.
Love's Labour's Lost | |||||
---|---|---|---|---|---|
dramatic work | |||||
Aŭtoroj | |||||
Aŭtoro | William Shakespeare | ||||
Lingvoj | |||||
Lingvo | angla lingvo | ||||
Eldonado | |||||
Eldondato | 1598 | ||||
| |||||
La teatraĵo estas karakterizita de alta nivelo de lingva komplekseco, multaj rafinadoj kaj ankaŭ mallerteco; la plej longa kontinua sceno en ĉiuj verkoj de Ŝekspiro, pli ol 900 linioj, estas inkludita en ĝi, same kiel la plej longa vorto: la latina vorto Honorificabilitudinitatibus, la plurala formo de "esti en stato kapabla je akirado de honoro". Tiu mallerteco kontribuis al ĝi esti unu el la malplej prezentitaj verkoj en la ŝekspira kanono.
Male al la plej multaj el la aliaj teatraĵoj de la aŭtoro, la fontoj de inspiro por tiu ĉi verkaĵo restas neklaraj, kvankam estas klare ke la ĉeffiguroj baziĝas sur historiaj figuroj: la reĝo de Navaro estas Henriko la 4-a, la Berowne estas Karlo de Biron, Dumaine estas Charles de Mayenne (Karlo, Duko de Majno), kaj Longueville estas la Duko de Longueville. Esploristoj taksis ke la komika kunteksto de la roluloj estis klara al la ĝenerala publiko en Anglio dum la regado de Henriko la 4-a, sed iĝis pli malforta dum tempo.