Pokémon
japana serio de videoludoj, filmoj, kaj bildrakontoj / From Wikipedia, the free encyclopedia
Pokémon (japane: ポケットモンスター [poketto monsutā], de la angla Pocket Monsters = "Poŝaj Monstroj", mallongigo: ポケモン [pokemon]) estas unuflanke serio de rolaj videoludoj por diversaj videoludiloj de Nintendo, kaj aliflanke ankaŭ la nomo de pli ol 809 malsimilaj fikciaj bestoj en tiuj ludoj. Post la apero de la du unuaj ludoj en 1996, el la sama koncepto estis faritaj ankaŭ serioj animeaj kaj mangaaj, kolektkarta ludoj kaj aliaj produktoj. Pokémon estis en 2007 konsiderata kiel la dua plej sukcesa serio de videoludoj pro 155 milionoj da kopioj venditaj.[1]
Ĉi tiu artikolo bezonas poluradon, ĉar ĝi montras stilajn kaj/aŭ gramatikajn kaj/aŭ strukturajn problemojn, kiuj ne konformas al stilogvido.
La priskribo de la problemo troviĝas ĉi tie. Bonvolu ŝanĝi la enhavon por plibonigi la artikolon. |
Pokémon | |
---|---|
plurkomunikila serio | |
En TTT | Oficiala retejo |
Informoj | |
Originala nomo | ポケットモンスター |
TAĜIRI Satoŝi elpensis la serion. Lia ŝatokupo, kaptado de cimoj, inspiris lin. Kiel cimojn, la rolulo "pokémon-trejnisto" kaptas sovaĝajn pokémon-ojn. Sovaĝa Pokémono ne havas trejniston. Por kapti kaj iĝi trejnisto de iu Pokémono, la pokémon-trejnisto devas uzi pilkon nomitan angle "pokéball" (japane: モンスターボール [monsutābōru]). Post kaptado, pokémon-oj povas batali kontraŭ pokémon-oj de aliaj trejnistoj. Pokémon-o kiu venkas alian pokémon-on en batalo ricevas spertpoentojn. Se pokémon-o ricevas sufiĉe da spertpoentoj, ĝi atingas supran nivelon de forteco.
La frapfrazo de Pokémon estas en la japana lingvo "ポケモンゲットだぜ! (Pokemon getto daze!, ポケモンゲットだぜ!?)" aŭ "Gotta catch 'em all" en la Angla lingvo. En Esperanto, tio signifas "Mi ekhavas pokemonon!" kaj "Vi devas kapti ĉiujn" respektive. De 2003 ĝis 2013, la Nordamerika filio de la pokemona kompanio, Pokémon USA, Inc. (poste renomiĝis "The Pokémon Company International"), ne uzis la frapfrazon.