Polica prefektejo (Parizo)
From Wikipedia, the free encyclopedia
La polica prefektejo de Parizo (france Préfecture de police de Paris) estas la institucio, kiu estras la policanojn de Parizo kaj de la departementoj Hauts-de-Seine, Seine-Saint-Denis kaj Val-de-Marne. La polica prefekto obeas la ministron pri internaj aferoj kaj posedas grandan potencon koncerne municipan policon (prigardo de publikaj vojoj, kontroloj pri salubreco, protekto de la publikaj monumentoj...) sed ankaŭ juĝan aŭ politikan policojn.
Rapidaj faktoj Prefektejo, Komenco ...
Polica prefektejo | |||||
---|---|---|---|---|---|
Prefektejo | |||||
Komenco | 1667 vd | ||||
Geografia situo | 48° 51′ 16″ N, 2° 20′ 48″ O (mapo)48.8543862.3468 | ||||
Lando(j) | Francio vd | ||||
Sidejo | Insulo Cité | ||||
Adreso | 1 bis rue de Lutèce, 75004 Paris | ||||
Poŝtkodo | 75004 | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Jura formo | (autre) service déconcentré de l'État à compétence territoriale | ||||
Fermi
La prefektejo cetere kontrolas la fremdulojn loĝantaj en Francio, per la enlistigo de tiuj ĉi kaj la disdonado de la gastadpermesoj.
La prefektejo situas sur la insulo Cité, centre de Parizo, apud la katedralo Notre-Dame-de-Paris.