urbo en Pollando, ĉefurbo de Grandpollanda Provincio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Poznań ([ˈpɔznaɲ] (elparolo), esperante Poznano, germane Posen) estas la ĉefurbo de la pola provinco Grandpollando (Wielkopolskie) kaj kvina plej granda urbo en Pollando. Ĝi situas ĉe la riveroVarto kaj havas 560 000 loĝantojn. Ĝi havas urbo-statuson ekde la 13-a jarcento, kaj apartenis al Prusio de 1793–1918 kaj al Tria Regno inter 1939–45. Poznano estas urbo kun rajto de distrikto (eksterdistrikta urbo): tamen ĝi funkcias kiel administra centro por la samnoma distrikto Poznano, kiu plene ĉirkaŭas la urban komunumon. En 2021 en la urbo vivis 546 859loĝantoj.
Rapidaj faktoj Poznań, urbo ...
Poznań
urbo
Fotomontaĵo
urba komunumo de Pollando•eksterdistrikta urbo en Pollando•Hansa urbo•urbego
Laŭ la hierarkio de la plej bonaj polaj urboj por vivi, de la ĉiusemajna revuo Przekrój, Poznano okupas la pintajn poziciojn (ekda la 1-a ĝis la 3-a)[1].
La 28-an dejunio1956, la laboristoj ribelis kontraŭ la sovetunia ĉeesto, tio estis perforte subpremita.