Preĝo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Preĝo estas provo de komunikado kun dio aŭ dioj. Oni povas adori la dion, demandi aŭ peti ion de la dio, danki, laŭdi, aŭ esprimi aliajn pensojn aŭ emociojn al ĝi. En multaj religioj preĝado havas fortan rilaton kun meditado aŭ kun sorĉado.
La formoj de preĝado estas diversaj: unuopa aŭ grupa, fiksita en formala liturgio, rito, himno, sorĉo, aŭ kredodeklaro, aŭ spontane eldirita de la preĝanto. Iuj religioj limigas preĝadon al grupo de permesatoj, dum aliaj instruas, ke ĉiu ĉiam rajtas spontane preĝi. Preĝado estas priskribita jam en fruaj fontoj de antaŭ 5000 jaroj, kaj la plejparto de hodiaŭaj religioj iel uzas ĝin.