La provinco Oŝ (aŭ regiono respektive oblasto Oŝ, komparu la artikolon pri la neologismo oblasto - kirgize Ош областы ["Oŝ oblasti"], ruse Ошская область ["Oŝkaja oblast"]) estas unu el sep provincoj, kiuj aldone al la du eksterprovincaj urboj Biŝkeko kaj Oŝ administre dividas la teritorion de la ŝtato Kirgizio. La provinca areo kovras 32 300 kvadratajn kilometrojn, kaj en 2005 en la provinco vivis 1 299 500 konstantaj loĝantoj. Ĉefa urbo - administre, komerce kaj kulture - estas Oŝ, kiu tamen kiel menciite ne mem apartenas al la provinca areo sed estas administre sendependa urbo. La provinco najbaras (laŭ horloĝa direkto) al la kirgiziaj provinco Ĵalalabat kaj provinco Narin, al la aŭtonoma regiono Ŝinĝango en Ĉinio, al Taĝikio, la kirgizia provinco Batken kaj al Uzbekio.
Rapidaj faktoj region of Kyrgyzstan [+], ĜemelurbojKievo [+] ...
Fermi