Reprezenta listo pri la nemateria kultura heredaĵo de la homaro
From Wikipedia, the free encyclopedia
La reprezenta listo pri nemateria kultura heredaĵo de la homaro (ankaŭ Listo de UNESKO pri la nemateria kultura heredaĵo de la homaro) estas programo kiu celas garantii la plej bonan vizion pri la nemateria kultura heredaĵo de diversaj kulturoj de la planedo kaj pri la konscio de sia graveco[1].
Per kompendio de la diversaj buŝaj kaj nemateriaj trezoroj tra la mondo, la programo celas atentigi pri la graveco de la protektado de la nemateria heredaĵo, kiun Unesko identigis kiel esenca ero kaj deponejo de kultura diverseco kaj kreiva esprimo.