Rivera eŭkalipto
From Wikipedia, the free encyclopedia
La rivera eŭkalipto (Eucalyptus camaldulensis) estas arbo el la genro eŭkalipto. Ĝi estas unu el la ĉirkaŭ 800 en la genro. En multaj partoj de la mondo ĝi estas plantejospecio, sed ĝi estas indiĝena en Aŭstralio, kie ĝi estas vaste disvastigata, speciale apud riveroj. Strange, la scienca specionomo derivas de tiu de privata botanika ĝardeno apud la Kamaldoli-monaĥejo en Napolo (la Hortus Camaldulensis di Napoli), el kiu la unua specimeno estis priskribita. Materialo de tiu arbo estis uzita de Frederick Dehnhardt, ĉefa ĝardenisto ĉe la Botanikaj ĝardenoj en Napolo, por priskribi tiun specion en 1832 [1]. Ĝi estas ĝenerala kaj tipa arbo vidita laŭlonge de multaj akvofluoj tra tuta landinterna Aŭstralio. La arbo produktas bonvenan ombron en la ekstremaj temperaturoj de centra Aŭstralio, kaj ludas gravan rolon stabiligante riverbordojn, tenante grundojn kaj reduktante inundojn.
Rivera eŭkalipto | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Precipa trunko de 700-jara maljuna Eucalyptus camaldulensis en Vonga-Malsekejoj, Novsudkimrujo
Murrumbidgee River, Novsudkimrujo | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Eucalyptus camaldulensis Dehnh. | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||