Rumana Ortodoksa Eklezio
memstara ortodoksa eklezio / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Rumana Ortodoksa Eklezio (rumane Biserica Ortodoxă Română) estas memstara ortodoksa eklezio. Ĝi estas en plena kuneco kun aliaj ortodoksaj eklezioj, kaj estas rangigita sepa en la ordo de antaǔeco. La primaso de la eklezio havas la titolon patriarko. Ĝia aǔtoritato ampleksas la teritorion de Rumanio, kun diocezoj por rumanoj loĝantaj en apuda Moldavio, Serbio kaj Hungario, krome diasporaj komunumoj en Mezeǔropo kaj Okcidenta Eǔropo, Norda Ameriko kaj Oceanio.
Rumana Ortodoksa Eklezio | ||
---|---|---|
ortodoksisma patriarkujo • nacia eklezio | ||
Komenco | 1872 vd | |
Lando(j) | Rumanio vd | |
Sidejo | Bukareŝto | |
Ĉefestro(j) | Danielo de Rumanio vd | |
Membro de | Monda Konsilio de Eklezioj vd | |
Posedatoj | Bucharest National Cathedral vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Rumana Ortodoksa Eklezio ( Biserica Ortodoxă Română ) | ||
---|---|---|
Orientiĝo | Ortodoksa | |
Geografiaj lokoj | Rumanio kaj Moldavio | |
Nombro de membroj | 18 806 428 en Rumanio; 720 000 en Moldavio | |
Oficiala retpaĝaro | www.patriarhia.ro | |
Ĝi estas la nura Ortodoksa eklezio uzanta latinidan lingvon. La plimulto de la homoj en Rumanio (18.817.975, aǔ 86,8 % de la loĝantaro, laǔ la censo de 2002) apartenas al ĝi, kune kun proksimume 720.000 moldavianoj. La Rumana Ortodoksa Eklezio estas la dua plej granda post la Rusa Ortodoksa Eklezio.
Subtenantoj de la Rumana Ortodoksa Eklezio iam nomas ĝin Dreapta credinţă („ĝusta kredo“; komparu al greka ὀρθὴ δόξα „ĝusta kredo“). Ortodoksaj kredantoj iam koniĝas kiel dreptcredincioşi (~ ĝustakredantoj) aŭ dreptmăritori creştini.