Ruwer
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Ruwer (latine Erubris, Rubora) estas rivero de 46 kilometroj da longo en Germanio, kiu alfluas la pli grandan riveron Mozelo. Ĝi fontas ĉe la monto Rösterkopf apud la loko Osburg, fluas tra Kell am See, Niederkell, Zerf, Hentern, Hinzenburg, Schöndorf, Pluwig, Gusterath-Tal, Sommerau (akvofalo), Waldrach, Kasel kaj Mertesdorf kaj en la urboparto Ruwer-Eitelsbach de Trier enfluas la Mozelon.
Tiu ĉi artikolo temas pri la rivero Ruwer en okcidenta Germanio. Pri la komunumaro Ruwer, nomita laŭ la rivero, legu en aparta artikolo. |
Rapidaj faktoj rivero, Bazaj informoj ...
Ruwer | |
---|---|
ĉe Hinzenburg | |
rivero | |
Bazaj informoj | |
Situo | Eŭropo, Germanio, okcidenta Hunsrück, Rejnlando-Palatinato |
Longeco | 46 km |
Fluo | |
Fonto | ĉe la monto Rösterkopf apud Osburg |
- Alteco super marnivelo | 660 m |
- Koordinatoj | 49° 40′ 12″ N, 6° 49′ 37″ O (mapo)49.676.8269444444445 |
Enfluejo | Mozelo apud Trier-Ruwer/Eitelsbach |
- Alteco | 120 m |
- Koordinatoj | 49° 47′ 8″ N, 6° 42′ 19″ O (mapo)49.7855555555566.7052777777778 |
Altecodiferenco | 540 m |
Geografio | |
Trairataj urboj | Trier kaj aliaj (detale vidu maldekstre) |
Alfluantoj | |
- Dekstraj | pluraj rojoj (detale vidu maldekstre) |
- Maldekstraj | same vidu maldekstre |
Fermi
La rivero estas la plej akvoriĉa alfluo al la Mozelo. En la unua parto la rivereto fluas tra neloĝata valo, en la fina parto dum printempo kaj post forta pluvado ankaŭ paseblas per kajakoj.