Saliŝa lingvaro
From Wikipedia, the free encyclopedia
La saliŝa lingvaro estas grupo da lingvoj de okcidenta Kanado kaj nordokcidenta Usono. Ĉiuj el ili karakteriziĝas de aglutineco kaj mirigaj konsonantaroj—ekzemple la vorto xłp̓x̣ʷłtłpłłskʷc̓ (xɬp’χʷɬtɬpɬːskʷʦ’) de la lingvo Nuxálk, kiu signifas "li estis havinta kornuson" havas 13 sinsekvajn konsonantojn sen vokala interrompo.
Saliŝa lingvaro | |
lingva familio | |
---|---|
indiĝena lingvo de Ameriko | |
Lingvaj kodoj | |
Glottolog | sali1255 |
Angla nomo | Salishan |
Franca nomo | langues salish |
La vorto saliŝa devenas de la lingvonomo de la montana tribo Saliŝ. Poste la nomon etendis lingvosciencistoj por referenci aliajn lingvojn parencajn. Multaj el la apartaj lingvoj ne havas proprajn nomojn, anstataŭe havante specifajn nomojn por lokaj dialektoj, ĉar historie pli kulture gravis lokaj grupoj ol pli vastaj tribaj rilatoj.
Ĉiuj saliŝaj lingvoj estas endanĝerigitaj—kelkaj tre tiel, kun sole tri aŭ kvar restantaj parolantoj. Al la plimulto de la lingvoj restas nur parolantaro pli ol sesdekjaraĝa, kaj multaj havas nur parolantojn pli ol okdekjaraĝajn.