Santa Barbara estas urbo en Kalifornio (Usono ). Ĝi estas la ĉefurbo de la kantono Santa Barbara. En la jaro 2007 ĝi havis 89 456 loĝantojn.
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Barbara
Rapidaj faktoj urbo de Usono • ĉarta urbo en Kalifornio • kantona sidejo, Administrado ...
Fermi
La misiejo en Santa Barbara
Satelitfoto de Santa Barbara
Santa Barbara
La urbo estas konstruita apud misiejo establita je la 4-a de decembro 1786 fare de hispanaj franciskanoj kaj nomata laŭ Sankta Barbara . Je la 29-a de junio 1925 la urbo estis grave damaĝita de tertremo kaj poste grandparte rekonstruita. Nuntempe Santa Barbara estas prospera urbo kiu estas populara kiel turisma celo kaj kiel loĝloko de famuloj. La Universitato de Kalifornio havas ankaŭ terenon apud Santa Barbara.
Du konstruaĵoj en Santa Barbara estas sur la nacia historia monumentolisto de Usono, nome la misiejo kaj la Rafael-Gonzales-domo. Plue estas botanika ĝardeno norde de la urbo, (Santa Barbara Botanic Garden ) kaj flughaveno , (Santa Barbara Airpor t) (SBA).