Ŝerloko Holmso
fiktiva detektivo en la fikcio de Arturo Conan Doyle / From Wikipedia, the free encyclopedia
Sherlock HOLMES [ŜERlak hoŭmz] (naskiĝis la 6-an de januaro 1854, mortis la 6-an de januaro 1957 laŭ William S. Baring-Gould[1]) estas literatura figuro, la heroo kaj la ĉefrolulo, kiu estas fikciula detektivo de detektiva libroserio. Tiu libroserio el la malfrua 19-a kaj frua 20-a jarcentoj estis kreita de la skota verkisto kaj kuracisto Sir Arthur Conan Doyle.
Rapidaj faktoj Sherlock Holmes, fikcia homo • literatura rolulo • fikcia detektivo • krimfilma rolulo • fikciulo en televida serio ...
Sherlock Holmes | |
---|---|
Sherlock Holmes kun sia asistento Doktoro Watson | |
fikcia homo • literatura rolulo • fikcia detektivo • krimfilma rolulo • fikciulo en televida serio | |
Kreita de | Arthur Conan Doyle |
Verko | La aventuroj de Ŝerloko Holmso, La Ĉashundo de la Baskerviloj, ... |
Rolita de | Christopher Lee, Alan Wheatley, Basil Rathbone, Peter Cushing, William Gillette, Eille Norwood, Benedict Cumberbatch, Jonny Lee Miller, Vasily Livanov, Matt Frewer, Igor Petrenko, Ian McKellen, Robert Downey Jr., Jeremy Brett, John Barrymore, Arthur Wontner, Nikolay Volkov, Roger Moore, Algimantas Masiulis, Christopher Plummer, Douglas Wilmer, Michael Caine, Patrick Macnee, Richard Roxburgh, Rupert Everett, Viggo Larsen, Einar Zangenberg, Otto Lagoni, Henry Cavill, Ian Richardson |
Informoj | |
Sekso | vira |
Nacieco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando |
Posedaĵo | Toby |
Ekipita per | ĉasa ĉapelo, pipo |
Sankondiĉo | kokain-dependeco, tabakfumado |
Povoj | logiko, ruza observado, solvi kriminalajn kazojn |
Naskiĝis | la 6-an de januaro 1854 |
Mortis | la 6-an de januaro 1957 |
Loĝloko | Baker Street, Londono |
Okupo | detektivo |
Gefratoj | Mycroft Holmes • Enola Holmes |
Amikoj | doktoro Watson |
Malamikoj | profesoro Moriarty |
Fermi
Holmes estas fama pro sia lerteco pri uzado de logiko kaj ruza observado utiligataj por solvi kriminalajn kazojn. Li estas verŝajne la plej fama fikcia detektivo, kaj certe unu el la plej konataj kaj ĝenerale rekonataj fikciuloj. Lia fidela amiko kaj akompananto estas la kuracisto doktoro Watson [ŬOC.n].