Simfonio n-ro 9 (Beethoven)
simfonio far Ludoviko Betoveno / From Wikipedia, the free encyclopedia
La 9-a simfonio en D-minoro op. 125 estas la lasta finfarita simfonio de la komponisto Ludwig van Beethoven. Ĝi prezentas cezuron en la muzikhistorio kaj influis la postsekvajn generaciojn de muzikistoj. Samtempe ĝi markas kulminon de la simfoniaro kaj estas nun tutmonde unu el la plej popularaj verkoj de klasika muziko.
Unuafoje en sukcesa simfonio la verko postulas en la finalmovimento krome kantsoloiston kaj miksitan ĥoron. Kiel teksto Beethoven elektis la odon An die Freude de Friedrich Schiller. En 1972 oni oficiale destinis la ĉeftemon de la lasta movimento kiel eŭropa himno, kaj en 1985 Eŭropa Komunumo akceptis ĝin kiel sian oficialan himnon. Ĝi argumentis: Ĝi simbolas la valorojn, kiujn ĉiuj konsentas, samkiel la unuecon en la varieco. La memskribaĵo troviĝas en la Ŝtata Biblioteko je Berlino, kaj Unesko enprenis ĝin la 4-an de septembro 2001 en la Memoron de la Mondo.