Skandinavio
landoj en norda Eŭropo / From Wikipedia, the free encyclopedia
La nomo de Skandinavio (aŭ Skandinavujo; norvege Skandinavia, dane kaj svede Skandinavien) onidire devenas de monaĥo iam misskribinta latinan nomon Scani, pri la dan-svedia regiono Skanio.
Rapidaj faktoj Mondregiono, regiono [+] ...
Skandinavio | ||
---|---|---|
Mondregiono | ||
regiono [+] | ||
Kontinento | Norda Eŭropo | |
Koordinatoj | 64° 46′ 47″ N, 14° 45′ 39″ O (mapo)64.77964214.760936 [+] | |
- koordinatoj | 64° 46′ 47″ N, 14° 45′ 39″ O (mapo)64.77964214.760936 | |
|
||
Skandinavio | ||
Vikimedia Komunejo: Scandinavia [+] | ||
Fermi
Kelkfoje uzata nur pri la Norveg-sveda duoninsulo, la "Skandinavia duoninsulo", sed plejofte kiel kuniga nomo por Danio, Norvegio, kaj Svedio; landoj kies loĝantoj sentas sin gefrataj pro komuna historio, apudeco kaj eblo preskaŭ senprobleme kompreni la parencajn lingvojn, kiujn ili parolas.
La vorto estas ankaŭ erare uzata inkluzivante Islandon kaj Finnlandon, do mise uzata kiel sinonimo de la vorto Nordio. Islando kaj Finnlando tamen ne apartenas al Skandinavio.