urbo en Bulgario / From Wikipedia, the free encyclopedia
Smoljan ([ˈsmɔljɐn], bulgareСмолян, turkePaşmaklı aŭ Ahiçelebi) estas urbo en la sudo de Bulgario. Ĝi situas en la montaro Rodopoj, kaj estas la administra centro de samnoma administra provinco, kiu bulgare nomiĝas "област" (vidu la artikolon oblasto). La urbo situas en alteco inter 999 kaj 1010 super la marnivelo kaj estas la plej alta urbo de Bulgario. La urba teritorio troveblas en la valoj de la riveroj Ĉerna (nigra) kaj Bjala (blanka), kaj iom sude de la skiejoj Pamporovo kaj Ĉepelare.
Rapidaj faktoj Смолян, provinca ĉefurbo • municipa ĉefloko • urbo en Bulgario ...
Smoljan · Смолян
provinca ĉefurbo•municipa ĉefloko•urbo en Bulgario
Pro sia favora pozicio sur la monto Roĵen, la nacia bulgara astronomia observatorio situas proksime kaj havas planetarion en la urbocentro. Ekzistas urba teatrejo, kaj konata internacia teatra kolektivo. Vidindas interalie historia muzeo, la groto Uĥlovica (bulg. пещера Ухловица) kaj pluraj ortodoksaj preĝejoj.