Stacio Ueno
From Wikipedia, the free encyclopedia
Stacio Ueno (上野駅 [Ueno-eki], angle Ueno Station) estas unu el la plej grandaj fervojaj stacidomoj de Tokio, ĉefurbo de Japanio. Ĝi situas en Kvartalo Tajto kaj ludas gravan rolon por interurbaj kaj enurbaj vojaĝoj. La stacio servas liniojn de la tutjapania fervoja reto Japana Fervojo (JR), kiuj apartenas al Orient-Japania Fervoja Kompanio. Aparte, ĝi estas la sekva stacio post Tokio por ŝinkansenoj, irantaj norden, kaj finstacio de kelkaj aliaj norden-direktaj fervojaj linioj. Krome, la stacio de Tokio enhavas ankaŭ metroan subteran stacion de la metroa reto Tokjo Metro.
Tiu ĉi artikolo temas pri la stacio Ueno de Japana Fervojo (JR) kaj de Tokjo Metro. Pri la stacio de Elektra Fervojo Kejsej vidu la paĝon Stacio Kejsej-Ueno |
w1
Rapidaj faktoj fervoja stacidomo • stacidomo de subtera fervojo • levita stacio • stacidomo de surtera fervojo • interŝanĝejo, Situo ...
Ueno 上野駅 | |
fervoja stacidomo • stacidomo de subtera fervojo • levita stacio • stacidomo de surtera fervojo • interŝanĝejo | |
---|---|
Situo | |
Lando | Japanio |
Urbo | Tokio |
Situo | Kvartalo Tajto |
Geografia situo | 35° 42′ 48″ N, 139° 46′ 36″ O (mapo)35.713434139.776725 |
Historio | |
Malfermo | 1883 |
Administrado kaj utiligado | |
Kodo | ウエ |
Linioj | Jamanote, Kejhin-Tohoku, Ucunomija, Linio Takasaki, Linio Ĝoban, Ŝinkansena linio Tohoku, Ŝinkansena linio Jamagata, Ŝinkansena linio Akita, Ŝinkansena linio Ĝoecu, Ŝinkansena linio Nagano, Ŝinkansena linio Tokajdo (Japana Fervojo); Ginza, Hibija (Tokjo Metro) |
Fermi