Suba Unuiĝo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Suba Unuiĝo, germane Niedere Vereinigung, estis alianco por kontraŭstari la ekspansiismon de Karlo la Brava, duko de Burgundio. Dum la Burgundiaj militoj 1474–1477 la Suba Unuiĝo fine venkis Burgundion, Karlo la Brava mortis en la batalo de Nancio kaj Burgundio poste estis dividita.
Aliancanoj de la Suba Unuiĝo estis la liberaj urboj Strasburgo, Bazelo, Kolmaro kaj Selestado, la episkopoj de Bazelo und Strasburgo, la Svisa Ĵurkomunumo kaj duko Sigismondo de Aŭstrio.