t.A.T.u.
From Wikipedia, the free encyclopedia
t.A.T.u. (ruse Тату - Тату) estas rusa junulina pop-muzika duopo, en kiu kantas Lena Katina kaj Julia Volkova. Tiuj ĉi du junulinoj estis markitaj kiel lesbaninoj, sed ilia seksa orientado estis objekto de spekulado, ĝis decembro 2003, kiam rusa televido informis, ke ili ne estis en komuna lesbanina interrilato kaj ke tio estis uzata kiel komerca strategio de Ivan Ŝapovalov. La duopo estas konata pro ŝokigado de publiko klopodante disrompi tabuojn.
Rapidaj faktoj Bazaj informoj, Deveno ...
t.A.T.u. Тату | |
---|---|
Julia dekstre, Lena maldekstre | |
Bazaj informoj | |
Deveno | Moskvo, Rusio |
Ĝenroj | Popmuziko |
Aktivaj jaroj | 1999 - 2011 , 2014, 2016, 2022- nuntempo |
Eldoninto | T.A. Music |
Retejo | www.tatu.ru |
Membroj | |
Fermi
Noto: Oni diras, ke siglo t.A.T.u. signifas ruse Eta ljubit etu (Tiu amas tiun. aŭ Ŝi amas ŝin.).
La duopon konsistigas:
- Jelena Sergejevna Katina (Елена Сергеевна Катина) aŭ Lena Katina naskiĝis la 4-an de oktobro 1984 en Moskvo.
- Julia Olegovna Volkova (Юлия Олеговна Волкова) aŭ Julia Volkova naskiĝis la 20-an de septembro 1985 en Moskvo. La 23-an de septembro 2004 naskiĝis ŝia filino Viktoria Volkova.
t.A.T.u. reprezentis Rusion en Eŭrovido-Kantokonkurso 2003 per kanzono "Ne ver, ne bojsja" kaj atingis 3-an lokon en la finalo.