Tadeáš Hájek z Hájku
From Wikipedia, the free encyclopedia
Tadeáš Hájek z Hájku, (ankaŭ konata kiel Thaddaeus Hagecius, Thaddeus Hájek, Tadeáš Hájek, Thaddeus Nemicus) (1525?-1600) estis ĉeĥa matematikisto, astronomo, alkemiisto[1], latinisto, botanikisto, geografo[2], kaj privata kuracisto de Rudolfo la 2-a (1552-1612). Liaj multvolumaj manuskriptoj en la latina lingvo pritraktis ĉefe astronomion kaj multaj samtempuloj rigardis lin la tiama plej renoma astronomo. Krom lia verkoj, Tadeo Hajeko avide kolektis manuskriptojn, precipe tiujn koncernantajn Kopernikon. Dum sia tuta vivo li publikigis serion da astrologiaj prognozoj en la ĉeĥa lingvo kaj pro tio li estis vidata kiel okultisto kaj alkemiisto anstataŭ granda sciencisto. Li loĝis kaj tenis korespondaĵojn kun John Dee kiel rezulto pro ilia reciproka intereso pri Eŭklido kaj geometrio.
Tadeáš Hájek z Hájku | ||
---|---|---|
Ĉeĥa kuracisto kaj astronomo. | ||
Persona informo | ||
Tadeáš Hájek | ||
Naskiĝo | 1-a de decembro 1525 en Prago | |
Morto | 1-a de septembro 1600 en Prago | |
Etno | ĉeĥoj vd | |
Lingvoj | latina • ĉeĥa vd | |
Ŝtataneco | Reĝlando Bohemio vd | |
Alma mater | Universitato de Prago Universitato de Bolonjo Universitato de Vieno | |
Familio | ||
Patro | Šimon Hájek vd | |
Profesio | ||
Alia nomo | Nemicus vd | |
Okupo | astronomo • matematikisto • kuracisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |