Tadeusz Kościuszko
pola militisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Andrzej Tadeusz Bonawentura KOŚCIUSZKO[1] ( aŭskultu)[2] [taDEuŝ koŝĈUŜko] aŭ en Esperanto Tadeo Kosĉjusko (naskiĝis la 4-an de februaro 1746 en la belorusa Mereczowszczyzna (siatempe Grandprinclanda Litovio) kaj mortis la 15-an de oktobro 1817 en Soloturno, Svislando) estis armea inĝeniero kaj generalo. Li batalis por libereco kaj sendependeco en du militoj sur du malsamaj kontinentoj. Unue en la pola-litova konfederacia Respubliko de Ambaŭ Nacioj. Poste li estis batalanto por la sendependeco de Usono.
Tadeusz Kościuszko | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Andrzej Tadeusz Bonawentura Kościuszko | |||||
Naskiĝo | 12-an de februaro 1746 (1746-02-12) en Mieračoŭščyna, Respubliko de Ambaŭ Nacioj | ||||
Morto | 15-an de oktobro 1817 (1817-10-15) (71-jaraĝa) en Soloturno | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | apopleksio vd | ||||
Tombo | St. Leonard's Crypt vd | ||||
Lingvoj | pola vd | ||||
Loĝloko | Sankt-Peterburgo vd | ||||
Ŝtataneco | Respubliko de Ambaŭ Nacioj • Usono • Francio • Svislando vd | ||||
Alma mater | Corps of Cadets vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Dinastio | familio Kościuszko vd | ||||
Patro | Ludwik Tadeusz Kościuszko vd | ||||
Patrino | Tekla Ratomska vd | ||||
Gefratoj | Anna Kościuszko • Katarzyna Kościuszko • Józef Kościuszko vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | oficiro • inĝeniero • politikisto • rezistobatalanto • heroo • soldato • geographical engineer (military cartographer) vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Tadeo Kosĉjusko | |
Tadeusz Kościuszko | |
Naskiĝo | 4-a de februaro 1746 en Mereczowszczyzna, Respubliko de Ambaŭ Nacioj |
---|---|
Morto | 15-a de oktobro 1817 en Soloturno, Svislando |
Soldata kariero | |
Rango: | divizia generalo |
Tempo de deĵoro: | 1765–94 |
Komandis al: | Estro de Pola Armeo, |
Militoj: | Insurekcio de Kościuszko, Usona revolucia milito, Pola-rusa milito |
Tadeusz Kościuszko estis membro de la Societo de la Cincinatuloj dank 'al sia agado en la Usona Milito de Sendependeco. En multaj portretoj li portas la aglon de ĉi tiu Societo. Li fariĝis nacia heroo en Pollando, Belorusio kaj Usono[3] [4][5]. Li ankaŭ estis Honora Civitano de Francio[6].
En 1794 li estis estro de insurekcio (Insurekcio de Kościuszko). Post la malsukcesa insurekcio, la reston de sia vivo li okupiĝis pri diplomatiaj provoj por reinstali sendependecon de Pollando. Tiucele li renkontis, inter aliaj, Napoleonon Bonaparte kaj la rusan caron Aleksandro la 1-a.
Li estis poligloto. Li parolis flue la anglan, belorusan, francan, germanan kaj polan. Li ankaŭ sciis la latinan. Li ankaŭ estis artisto kiu ŝatis komponi, desegni kaj pianludis[7].