Tereca planedo
planedo, konsistanta ĉefe el silikata roko aŭ metalo, simile al Tero, Venuso, Merkuro, aŭ Marso / From Wikipedia, the free encyclopedia
Tereca planedo aŭ roka planedo estas tipo de planedo kiu konsistas ĉefe el silikataj rokoj. En nia Sunsistemo, la terecaj planedoj estas la internaj, plej proksimaj planedoj. La termino devenas de la latina vorto Tero (Terra kaj Tellus).
Terecaj planedoj estas tre diferencaj al la gasgigantoj, kiuj ne havas solidan surfacon kaj konsistas ĉefe el hidrogeno, heliumo, kaj akvo.