Torre-Pacheco
From Wikipedia, the free encyclopedia
Torre-Pacheco, foje skribita Torre Pacheco [paĈEko], estas municipo hispana de la Regiono Murcio, ene de la komarko Campo de Cartagena, je 8 km de la strandoj de la maro Mar Menor. Kun 34 469 loĝantoj (INE 2015), ĝi estas la oka plej granda municipo de la regiono laŭ nombro de loĝantoj.
Torre-Pacheco | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 30700 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 39 037 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 207 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 37° 45′ N, 0° 57′ U (mapo)37.743133-0.9539015 [+] | ||
Alto | 40 m [+] | ||
Areo | 189 km² (18 900 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Torre-Pacheco [+] | |||
Ĝi troviĝas je 14 km de Cartagena kaj je 40 km de Murcio.
La municipa teritorio havas etendon de 189,4 km², kio korespondas al 1,67 % de la totala areo de la Regiono. Tio reprezentas municipan mezgrandon kompare al la areo de aliaj municipoj de la Regiono Murcio.
En la regiono estas la kvara plej enspeza municipo, post nur Murcio, Cartagena kaj San Javier. Estas granda industria zono. La urbestro esta ĉiam de dekstraj partioj.
Proksime estas protektita natura loko El Cabezo Gordo kaj arkeologia kuŝejo Sima de las Palomas. Vizitendas ankaŭ la ventomuelejoj.