Trenŝipo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Trenŝipo estas malgranda, forta motorŝipo helpanta aliajn por manovro aŭ por savo. Ili laŭcirkonstance gvidas, trenas aŭ puŝas grandajn ŝipojn, kiuj el- aŭ eniras havenojn.
Ekzistas ankaŭ pli grandaj trenŝipoj por treni naftoplatformojn, kiuj kapablas navigacii dum malbonega vetero.
Kelkaj tiaj trenŝipoj atentas pri la martrafiko en la Maniko por fortreni senecese kargoŝipojn kaj aliajn grandajn ŝipojn.