Tretjakovskaja (stacio de Moskva metroo)
stacio de Moskva metroo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Tretjakovskaja (ruse Третьяковская, "de Tretjakova galerio") estas stacio de la Metroo de Moskvo en centra parto de Moskvo (distrikto Zamoskvoreĉje). Ĝi estas fina sur Kalininsko-Solncevskaja linio kaj situas najbare al stacio Marksistskaja. Samtempe ĝi estas stacio de Kaluĵsko-Riĵskaja linio kaj situas inter stacioj Kitaj-Gorod kaj Oktjabrjskaja.
Tretjakovskaja | |||||||||||||
ruse Третьяковская | |||||||||||||
Transfer Station • metrostacio • subtera stacio | |||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Situo | |||||||||||||
Lando | Rusio | ||||||||||||
Urbo | Moskvo | ||||||||||||
Situo | Zamoskvoreĉje (Centra arondismento) | ||||||||||||
Geografia situo | 55° 44′ 30″ N, 37° 37′ 39″ O (mapo)55.74166666666737.6275 | ||||||||||||
| |||||||||||||
Kajoj | 1 | ||||||||||||
Historio | |||||||||||||
Malfermo | 3-a de januaro 1971 | ||||||||||||
Arkitektoj |
| ||||||||||||
Administrado kaj utiligado | |||||||||||||
Trafikanto | Metroo de Moskvo | ||||||||||||
Kodo | 097 (Kaluĵsko-Riĵskaja linio) 085 (Kalininsko-Solncevskaja linio) | ||||||||||||
| |||||||||||||
Ĝia profundo estas 46 metroj. Arkitekturistoj estas V. Polikarpova, A. Markova (suda halo), R. Pogrebnoj, V. Filippov (norda halo). Inĝenieroj-konstruistoj estas Ju.Muromcev (suda halo), E.Ĉernjakova, M.Belova (norda halo).
La stacio havas du halojn (suda kaj norda) havantajn po unu kajo kaj du trakoj kaj kunligitajn per transirejo. Per komuna subtera vestiblo oni povas atingi elirejon al stratoj Bolŝaja Ordinka, Malaja Ordinka kaj Klimentovskij strateto.
La stacio estas malfermita por pasaĝeroj ĉiutage je 5:35-1:00.