Tunguz-manĉura lingvaro
From Wikipedia, the free encyclopedia
Al tunguz-manĉura lingvaro apartenas kelkaj lingvoj de Okcidenta Siberio, Mongolio kaj Manĉurio. Multaj lingvistoj kredas, ke la lingvaro apartenas al Altaja superlingvaro kune kun Tjurkaj kaj Mongolaj lingvoj. La Altaja superlingvaro mem, tamen, estas ege disputinda afero. Ĉar nun plimulto de tunguz-manĉuraj lingvoj estas en granda danĝero de formorto, la estonto de la lingvaro estas malklara.
Gramatike ĉiuj tunguz-manĉuraj lingvoj estas aglutinaj kun komplika sistemo de sufiksoj. Ili ankaŭ havas ege disvolvitan sistemon de kazoj, verbaj specoj kaj tempoj. Plimulto de tunguz-manĉuraj lingvoj havas specialan sistemon de vokala harmonio, nomitan ŝtupa sistemo. Ĝi estas bazita je vokala labialeco kaj tensieco.