Uzanto:Thomas Guibal/Ŝipbatalo inter USS Constellation kaj L'Insurgente
From Wikipedia, the free encyclopedia
La ŝipbatalo inter USS Constellation kaj L'Insurgente, aŭ ŝipbatalo de la 9-a de februaro 1799 (angle USS Constellation vs L'Insurgente aŭ Action of 9 February 1799) estis la unua militŝipa venko de Usono kontraŭ eksterlanda militŝipo en la historio de la lando. Ĝi estis unuŝipa batalo inter frigato de la franca militŝiparo kaj alia frigato de la usona militŝiparo en la kunteksto de la franca-usona kvazaŭmilito. El la batalo, kiu okazis la 9-an de februaro 1799, rezultis la kapto de la franca frigato L'Insurgente fare de la frigato USS Constellation.
USS Constellation kontraŭ L'Insurgente | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
Konflikto: Franca-usona kvazaŭmilito | |||||||
Eko de la ŝipbatalo. | |||||||
| |||||||
Flankoj | |||||||
Usono | Francio | ||||||
Komandantoj | |||||||
Thomas Truxtun | Michel-Pierre Barreaut | ||||||
Forto | |||||||
1 fregato | 1 fregato | ||||||
Perdoj | |||||||
2 mortintoj 2 vunditoj |
1 kaptita fregato 29 mortintoj 41 vunditoj | ||||||
La antaŭan jaron komenciĝis nedeklarita milito inter Usono kaj Francio pro la atakoj de francaj korsaroj kontraŭ usonaj ŝipoj. Usona eskadrono estrita de komodoro Thomas Truxtun estis sendita cele al patrolado inter Porto-Riko kaj Sankta-Kito, kun la ordono ataki ĉiujn francajn fortojn en tiu areo. Dum Truxtun estis naviganta sendepende de sia eskadrono sur sia admiralŝipo, la Constellation, li renkontis kaj atakis L'Insurgente. Post kiam li pelis la francan ŝipon tra ŝtormo, Truxtun fine altrudis al L'Insurgente, kiu entute daŭris unu horon kaj dekkvar minutojn antaŭ la kapitulacio de la franca frigato. La francoj spertis multajn pereojn en la batalo, dum la usona ŝipanaro estis nur malmulte difektita. Post la batalo, L'Insurgente estis kondukita al Sankta-Kito kaj ree registrita en la usona militŝiparo kiel la USS Insurgent. Danke al tiu kaj postaj venkoj, rapide pliboniĝis la moralo de la usona loĝantaro. Truxtus revenis patrolanden por ricevi laŭdojn kaj honorojn el la usona registaro.