Uzanto:Thomas Guibal/Peter Heywood
From Wikipedia, the free encyclopedia
Peter HEYWOOD (n. la 6-an de junio 1772 - m. la 10-an de februaro 1831) estis brita maroficiro kaj membro de la ŝipanaro de la HMS Bounty dum ties ribelado de la 28-a de aprilo 1789. Li estis poste kaptita, procesita kaj kondamnita je mortpuno kiel ribelulo, sed li estis finfine kaj neatendite pardonita. Heywood rekomencis militmaristan karieron kaj emeritiĝis kun la rango de kapitano, post 29 jaroj de lojala servo.
Peter Heywood | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 6-an de junio 1772(nun 1772-06-06) en Douglas, Isle of Man |
Morto | la 10-an de februaro 1831 (58‑jara) en Londono, Anglio |
Klereco | St Bees School, Anglio |
Heywood estis la filo de eminenta familio de Manksinsulo kun multaj parencoj soldatiĝintaj en la brita ŝiparo. La 15-jara junulo enŝipiĝis sur la Bounty, komanditan de leŭtenanto William Bligh. Kvankam li tiam estis senranga, li fakte jam ĝuis la privilegiojn de juna oficiro. La Bounty forlasis Anglion en 1787, cele al la kolektado de panarbaj fruktoj en la Pacifika Oceano, kaj ĝi alvenis al Tahitio fine de la jaro 1788. Progrese akriĝis la rilatoj inter Bligh kaj kelkaj aliaj oficiroj, plej notinde Fletcher Christian. Tiu problemo pligraviĝis dum la kvin-monata restado de la ŝipanaro en Tahitio.
Iom post la komenco de la returnvojaĝo, Christian kaj liaj malkontentaj subtenantoj kaptis Bligh kaj perforte akiris la kontrolon de la ŝipo. Bligh kaj 19 lojalaj matrosoj estis forlasitaj sur malgranda boato. Peter Heywood viciĝis inter tiuj, kiuj restis sur la ŝipo. Poste, li kaj 15 aliaj ŝipanoj elŝipiĝis kaj enloĝiĝis en Tahition, dum la Bounty daŭrigis sian vojaĝon ĝis Pitkarno. Post legenda boatvojaĝo, Bligh fine atingis Anglion, kie li denuncis Heywood kiel unu el la ĉefaj instigintoj de la ribelo. En 1791, Heywood kaj liaj kunuloj estis kaptitaj en Tahitio de la serĉŝipo HMS Pandora kaj katenigitaj por sia transportado al Anglio. La sekva vojaĝo estis longa kaj tumultoplena : la Pandora algrundiĝis kontraŭ la granda barilrifo. Pereis kvar kunkaptitoj de Heywood, kies supervivo mem estis precipe bonŝanca.
Peter Heywood estis procesita antaŭ soldattribunalo, kaj kune kun kvin aliaj akuzitoj estis kondamnita je pendumo. La tribunalo tamen rekomendis indulgon en lia aparta kazo, tiel ke li estis sekve pardonita de la brita reĝo Georgo la 3-a. Spertante eksterordinaran ŝanĝon de sia destino, Heywood subite ĝuis la favoron de pliaĝaj oficiroj. Per la sinsekvaj, rapidaj rangaltiĝoj de sia posta kariero, Heywood ricevis sian unuan ŝipkomandon je la aĝo 27, kaj li fariĝis postkapitano je la aĝo 31. Li restis maroficiro ĝis la jaro 1816, akirante honorindan reputacion kiel hidrografo, kaj li sekve ĝuis longan kaj trankvilan emeritiĝon. La preciza responso de Heywood en la ribelo de la Bounty estis signife malklarigita de kontraŭdiraj asertoj kaj eble malveraj atestoj. Dum sia proceso, li videble profitis el la potencaj konatuloj de sia familio. Li ankaŭ profitis el la defendstrategio de la familio de Fletcher Christian, kiu kritikis la personecon de Bligh kaj prezentis la ribelon kiel kompreneblan reagon kontraŭ netolerebla tiraneco. Pli freŝdataj raportoj kaj komentistoj emfazis la diferencon inter la pardono de Heywood kaj la destino de la tri aliaj akuzitoj, senriĉaj kaj seninfluaj maristoj de la malsupra ponto, kiuj estis ĉiuj pendumitaj.