Vrangela Insulo de Siberio
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Vrangela Insulo de Siberio (ruse Остров Врангеля, Ostrov Vrangelja) situas en la Arkta Oceano, en nordorienta parto de la rusia regionego Siberio kaj en ties Ĉukotka aŭtonoma distrikto: Okcidente de la insulo estas la oceanoparto Orientsiberia Maro, kaj oriente la oceanoparto Ĉukĉa Maro. Samkiel la Vrangela Insulo de Alasko (angle Wrangell Island), ĝi estas nomata laŭ la germandevena rusia oficiro kaj esploristo Ferdinand von Wrangel.
Ĉi tiu artikolo temas pri la Vrangela Insulo de Siberio, angle nomata Wrangell Island. Por informoj pri alaska insulo, vidu la artikolon Vrangela Insulo de Alasko.
Rapidaj faktoj insulo ...
Vrangela Insulo de Siberio | ||
---|---|---|
Tundro sur la Vrangela Insulo de Siberio | ||
insulo | ||
Situo | Arkta Oceano | |
Geografia situo | 71° 14′ N, 179° 25′ U (mapo)71.227777777778-179.410833333331096 f1 | |
| ||
Longo | 150 kmf2 | |
Larĝo | 80 kmf3 | |
Areo | 7 608 km² f4 | |
Plej alta loko | Sovetskaja 1 096 mf5 | |
Ŝtato | Rusio | |
Teritorio | Ĉukotka aŭtonoma distrikto | |
Loĝantaro | (neloĝata) | |
Ĉefa loko | Uŝakovskoje (forlasita) | |
Satelita foto de la Vrangela insulo | ||
Fermi
La insulo longas proksimume 150 kilometrojn kaj larĝas 80 kilometrojn; sume ĝi kovras areon de 7608 km². En 2004 la organizaĵo UNESKO deklaris ĝin la plej norda monda natura heredaĵo; jam ekde la jaro 1976 ekzistas la "naturrezervejo Vrangela Insulo".