Zodiako (seria murdisto)
From Wikipedia, the free encyclopedia
Zodiako estas seria murdisto, aganta en Kalifornio, Usono, je fino de la 1960-aj kaj komenco de la 1970-aj jaroj. Personidento de la murdisto restas nekonata ĝis nuntempo. Per la vorto Zodiako la murdisto nomis sin en la serio de pikaj leteroj, senditaj al la loka gazetaro. La leteroj enhavis kvar kriptaĵojn, tri el kio estas ĝis nun nedekriptitaj. La Zodiako murdis siajn viktimojn en Benicia, Vallejo, ĉe la lago Berryhessa kaj en San Francisko de decembro 1968 ĝis oktobro 1969, atakinte kvar virojn kaj tri virinojn en la aĝoj inter 16 kaj 29 jaroj.
Zodiako | |
---|---|
homo | |
Informoj | |
Eble sama | Arthur Leigh Allen • Gary Francis Poste |
Sekso | vira |
Nacieco | Usono |
Edukejo | Hughson Union High School |
Okupo | seria murdisto |
Zodiako | |
---|---|
Persona informo | |
Morto | |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Hughson Union High School |
Subskribo | |
Okupo | |
Okupo | seria murdisto |
En 2004, la Polica Departemento de San Francisko markis la aferon kiel "neaktiva", sed remalfermis ĝin antaŭ marto 2007. La afero ankaŭ restas malfermita kiel en Vallejo, tiel en la distriktoj Napa kaj Solano. La Justeca Departamento de Kalifornio kondukas la malfermatan aferon detempe 1969.