La Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj estas la “konstitucio” de la Unuiĝintaj Nacioj (UN). Ĝi estis subskribita la 26-an de junio 1945 de la 50 fondomembroj en Sanfrancisko (Pollando subskribis poste kaj fariĝis per tio la 51-a fondomembro) kaj ekvalidis la 24-an de oktobro 1945, post kiam ĝi estis ratifita de la tiam kvin konstantaj membroj de la Konsilio pri sekureco de la Unuiĝinta Naciaro Britio, Ĉinio, Francio, Sovetunio (ekde 1991 Rusa Federacio), Usono kaj de la plimulto de la ceteraj subskribintoj.
Rapidaj faktoj Charta Spojených národů, constitutive treaty • ĉarto ...
Fermi
Pliaj informoj Bazaj datenoj ...
Bazaj datenoj |
Mallonga titolo: | UN-Ĉarto
|
Plena titolo: | Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj |
Sinonimo: | Ĉarto de la Unuiĝinta Naciaro |
Tipo: | Popoljura interkonsento |
Jura fako: | popoljuro |
Spaco de valideco: | kontraktintaj ŝtatoj |
Kontraktintaj ŝtatoj: | 193 |
Mallongigo: | UN-Ĉ. |
UNTS: | vol. XV (1945), p. 143 |
Subskribo: | 26-a de junio 1945 |
Ekvalido: | 24-a de oktobro 1945 |
Fermi
Tiu ĉarto kiel popoljura traktato devigas ĉiujn membrojn kaŭze de la tiurilataj dispozicioj de la popoljuro. Ŝanĝoj de la ĉarto postulas du-trionan plimulton, inter kiuj devas esti la konsento de ĉiuj kvin konstantaj membroj de la Konsilio pri Sekureco.