Ŝablono-Diskuto:Informkesto germania komunumo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Pri la diskuto, ĉu "Landkreis" estu "distrikto" aŭ "subdistriko", vidu la paĝon Diskuto:Distrikto (Germanio).
Mi tre aprezas la laboron per roboto krei ĝermojn pri preskaŭ ĉiuj komunumoj de Germanio, kiom ajn neperfektaj tiuj ĝermoj parte komence estas ... Nur iuj el la aparte grandaj urboj (ekzemple Siegen) forgesiĝis, sed la plej etaj komunumetoj fidele ricevis sian paĝon.
Tamen mi havus kelkajn petojn, kiujn bone povus plenumi la roboto.
1. Se komunumo estas urbo, la roboto aldonis "urborajtoj = urbo (stadt)" > Devas nepre esti "(Stadt)" kun majusklo.
2. Kiam la roboto skribas "urbopartoj (stadtteil)", devas esti "(Stadtteile)". Pri "setlejopartoj (ortsteil)" - do ĝuste "(Ortsteile) estas dua problemo: Setlejo laŭ mi origine estas loko ĝis nun neloĝata, kie iuj homoj (setlistoj) kune konstruas iujn domojn (du sufiĉas) kaj dividas iujn servojn. Setlejo povas kreski poste, povas eĉ iĝi urbo, sed same bone pluraj setlejoj (domaroj, kiuj konscie kune konstruiĝis) povas iĝi unu komunuma kvartalo. Laŭ logiko, mi supozas, ke se Stadtteile estas "urbopartoj", Ortsteile/Ortschaften/Gemeindeteile devas esti "komunumopartoj". Se la roboto tradukas, ke iu vilaĝo havas "4 setlejopartojn aŭ urbopartojn aŭ urbodistriktojn", kaj alia vilaĝeto eĉ havas "89 setlejopartojn", mi ekpensas, ke en kazo de dubo tiu linio prefere forstrekiĝu.
3. "Poŝtkodo_alia" ne estas iu dua poxtkodo, sed la du malnovaj sistemoj de poŝtkodoj en okcidenta kaj orienta Germanio, kiuj ambaŭ ekde la jaro 1993 ne plu validas. Mi persone ŝatis la okcidentan sistemon, kiu multe pli simplis ol la nuna kaj ĉiam antaŭvidis kodojn por ĉiuj partoj de GDR, do estintus transprenebla por la unuiĝinta Germanio. Sed la politiko decidis aliel, pri la malnovaj poŝtkodoj malvalidaj jam pli ol 14 jarojn la plej multaj homoj jam ne memoras kaj la linio simple forfalu.
4. "Estro", "partio de estro" kaj "adreso de estraro" sonas tre krude. "Estro" sen iu vorta aldonaĵo simple signifas "ĉefo", "moŝto". Kun silaba aldonaĵo la vorto estas en ordo: "urbestro" estas la kutima vorto por Bürgermeister, kaj en komunumo sen urborajto devus temi pri "komunumestro". Mia revo estus, krei duan ŝablonon kun nomo "komunumo de", kaj sendi la roboton ŝanĝi ĉiujn paĝojn de neurba komunumo (do "urborajtoj = ") al ŝablono "komunumo de" kaj linio "komunumestro = Ekzemplo Nomo (PARTIO)", dum en la paĝo de urba komunumo ("urborajtoj = urbo") tekstus "XXX estus urbo de...", "la urbo havis ... loĝantojn" kaj temus pri "urbestro = Ekzemplo Nomo (PARTIO)".
5. Mi malŝatas la formulon "En la [[30-a de junio]] [[2007]] la komunumo (respektive urbo) havis ... enloĝantojn". Estas stile tre en ordo skribi La [[30-a de junio|30-an de junio]] [[2007]], sed fakte el ĉiuj paĝoj pri germanaj urboj krei ligon al la paĝo pri la 30-a de junio aŭ 31-a de decembro ne estas vere senca, ĉar por la statistiko elektiĝis hazarda dato, kiu tute ne estas iu daŭre grava festotago de la komunumo: do for la ligo al la paĝo de la koncerna tago, se oni jam devas ŝanĝi ion. Estas en ordo skribi "La 30-an de junio..." aŭ eĉ nur "Fine de junio...", ĉar la fino de junio klare estis la 30-a tago.
6. Fine ankoraŭ plia problemo: La plej multaj germanaj distriktoj nomiĝas "Landkreis/Kreis YYY" (do "distrikto YYY"), sed iuj nomiĝas unuvorte "YYYkreis". La lastaj sence same tradukiĝas al Esperanto "distrikto YYY", sed la roboto kreis la formon "distrikto YYYkreis", do "distrikto YYY distrikto" ... tio estas duoblaĵo. Estus helpo en ĉiuj artikoloj pri germanaj komunumoj/urboj anstataŭigi la formojn "distrikto YYYkreis" (en ligoj, sed ankaŭ kategorioj) per "distrikto YYY", ĉar permane ĉion tion korekti (parte jam korektiĝis) estas pene multe.
Aldone ankoraŭ du stilaj respektive grafikaj rimarkoj:
7. La artikoloj pri komunumo komenciĝas "XXX estas komunumo de [[Germanio]]. Ĝi troviĝas en [[Distrikto YYY]], [[FEDERACIA LANDO]]." Mi ŝatus por komunumo la komencon "XXX estas komunumo en la [[federacia lando (Germanio)|federacia lando]] [[FEDERACIA LANDO]] de [[Germanio]]. Ĝi troviĝas en la [[Distrikto YYY]]. (Jen eblas eventuale aldoni "kaj estas ties administra centro" aŭ "kaj en la [[Distriktaro ZZZ]]) - Por urbo la samo kun la vorto "urbo". Alternativo estus senŝanĝa unua frazo kaj dua "Ĝi troviĝas en la [[Distrikto YYY]] de la [[federacia lando (Germanio)|federacia lando]] [[FEDERACIA LANDO]]." La teksto ne estas tabelo, sed devas stile "flui", kaj kun artikolo sen komo la komenco estas pli glata.
8. La ĝermoj de la roboto pri germanaj komunumoj havas maldekstre tri mallongegajn frazetojn, kaj dekstre grandan tabelon, kaj sub tio nul ĝis multajn fotojn de la germana teksto, el kiuj oni malvidebligis la germajn priskribojn. Do maldekstre estas preskaŭ nenio, kaj dekstre granda kolono da aĵoj. Mi petus la karan roboton ĉe la unuaj kvar fotoj, se estas tiuj, aldoni la komenton |left| (respektive ŝanĝi |right| al |left|, kaj aldone eble ĉe la unua ex aldoni la komenton |300px|, tial ke ĝi plenigu preskaŭ la tutan maldekstran kolonon, kaj ne lasu tiom da blanko maldekstre.
Eble tio ŝajnas multe da kritiko. Mi volas ripeti, ke mi tre aprezas tian robotan helpon, kaj mi deziras ĝin por la politika geografio de aliaj landoj, kie estas multaj mankaj artikoloj pri neurbaj kaj urbaj komunumoj kaj distriktoj (jam en Svislando, tuj lime al Germanio, multaj kantonaj ĉefurboj ne havas artikolon, la kantonaj distriktoj aŭ iom pli etaj urboj tute ne). Kaj mi vidis, ke la roboto jam diligente aktivis ekzemple pri la urboj de Pollando, pri multaj lagoj ktp. Nur estas bone ankaŭ al roboto (do fakte al ties posedanto) komuniki dezirojn, plibonigendaĵojn kaj laŭdojn.
Sincere salutas ThomasPusch 21:51, 25. Jul 2007 (UTC)