Ŝablono-Diskuto:Informkesto lernejo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Nun ekzistas {{Informkesto lernejo}} (kopiata de germana modelo) kaj iom pli limigita {{Informkesto mezlernejo}} (kopiata de ĉeĥa modelo) - tendence mi preferas la pli ĝeneralan nomon: jam ekzistas vikipediaj paĝoj pri elementaj lernejoj (por kiuj kesto pri "mezlernejo" ne ĝustus), kaj mi foje jam tentiĝis verki tekstojn pri "semajnfinaj lernejoj", aŭ muzikaj lernejoj (ne muzikaj altlernejoj por studentoj kiuj trejniĝas iĝi profesiaj muzikistoj, sed edukejoj por tute normalaj infanoj kiuj nur volas lerneti eligi belajn sonojn el iu muzikilo), kaj imageblus ankaŭ tekstoj pri "popolaltlernejoj" (ekzemple tiuj kiuj modele ofertas Esperanto-kursoj aŭ kiujn multajn jarojn gvidas konata esperantisto) - malpli verŝajnas ke iam estos tekstoj pri unuopaj "aŭtomobilaj edukejoj" (Q1340098) kaj simile.
Ĉi tiu ŝablono estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Vorlage:Infobox Schule » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. |
Sed {{Informkesto lernejo}} (laŭ la germana modelo) kaj iom pli limigita {{Informkesto mezlernejo}} (laŭ la ĉeĥa modelo) ambaŭ havas siajn avantaĝojn kaj malavantaĝojn (pli konkrete sube). "Informkesto lernejo" ŝajnas al mi havi pli praktikajn parametrojn, sed tie ĝis februaro 2023 ne estis ebleco meti emblemon kaj bildon - nun jam eblas.
Kompreneble entute demandeblas, ĉu ne uzo de "informkesto konstruaĵo" aŭ alternative "informkesto geografiaĵo|konstruaĵo" perfekte taŭgus por ĉiuj paĝoj pri lernejoj, sed mi ne kontraŭas uzon de aparta "informkesto lernejo", kun emblemo kaj bildo, kaj ankoraŭ aliaj adaptoj (demandoj sube). ThomasPusch (diskuto) 13:10, 18 feb. 2023 (UTC)