Ŝablono-Diskuto:Informkesto urbo de Italio
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĉu oni kreis tiun ĉi informkeston sen ebleco aldoni bildon pri la priskribata komunumo en la ŝablono? Ankaŭ mi rimarkis, ke tiu ĉi ŝablono rilatas al urboj, sed nomo de la ŝablono estas komunumo. Ĉu pli konvena nomo ne estus Informkesto urbo de Italio aŭ ekz. Informkesto municipo de Italio? Zuazua 18:19, 13. Sep 2009 (UTC)
- Paĝo pri Padovo temas pri urbo kaj ne pri komunumo kiel diras la nomo de ŝablono. Ne estas ankaŭ komunumo Padovo. Tiu estas en Vikipedio titolita kiel Provinco de Padovo. Do kio estas komunumo en Italio? Zuazua 18:26, 13. Sep 2009 (UTC)
- Ĉar neniu reagis al la demando, mi alinomis al pli preciza formo. Zuazua 17:08, 14. Sep 2009 (UTC)
- Komento: La nomo komunumo estis tute ĝusta kaj la nomo urbo ne: kompreneble iuj komunumoj de Italio havas urborajtojn, ekzemple Padovo, sed la plej multaj ne havas. Tial la ŝanĝo de bona al malbona titolo antaŭ tiom da jaroj estis bedaŭrinda. Sed oni delonge alkutimiĝis ne kompreni la vorton "urbo" en ŝablononomoj laŭvorte, sed kvazaŭ sinonomo de "komunumo", "loĝloko", "vilaĝo" aŭ eĉ nur "loko" - kvankam fakte estas diferencoj inter tiuj vortoj kaj neniel ĉiuj esprimas la samon. Tamen mi, eĉ se tre malfrue, volas rapide respondi al Zuazua kaj konkretigi, ke la alinomo de 2009 tute ne estis "al pli preciza formo" sed kaŭzis grandan miskomprenon, kiu antaŭe tute ne estis. ThomasPusch (diskuto) 17:39, 10 dec. 2023 (UTC)
- Ĉar neniu reagis al la demando, mi alinomis al pli preciza formo. Zuazua 17:08, 14. Sep 2009 (UTC)