Charles Darwin
angla scientisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Charles Robert DARWIN [ĉa:lz da:ŭ.in], foje esperantigita kiel Karolo Roberto Darvino, membro de la Reĝa Societo de Londono, de la Reĝa Geografia Societo, de la Linea Societo de Londono kaj de la Zoologia Societo de Londono (naskiĝis la 12-an de februaro 1809, mortis la 19-an de aprilo 1882) estis angla sciencisto, naturalisto, geologo kaj biologo,[1] fama ĉar estis kiu fondis la teorion de evoluismo per natura selektado,[2] kiun li klarigis en gravega verko, La Origino de Specioj eldonita en 1859. Kune kun la genetika teorio de la aŭstra monaĥo Mendelo pri la heredado de trajtoj, la teorio de Darvino preparis la grundon por la moderna scienca biologio.
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Darwin (apartigilo) |
Lia propono ke ĉiuj specioj de vivo estis descendintaj laŭlonge de la tempo el komuna praulo estas nuntempe amplekse akceptita, kaj konsiderita fonda koncepto en scienco.[3] En kuna publikigo kun Alfred Russel Wallace, li enkondukis sian sciencan teorion ke tiu branĉiga modelo de evoluismo rezultis el procezo kiun li nomis natura selektado, en kiu la lukto por la vivo havas similan efikon sur la artefarita selektado enmetita en la selekta reproduktado.[4]
Darwin publikigis sian teorion de evoluismo per forta pruvaro en sia libro de 1859 nome On the Origin of Species.[5][6] Ĉirkaŭ la 1870-aj jaroj, la scienca komunumo kaj majoritato de edukita publiko estis akceptinta la teorion de evoluismo kiel vera fakto. Tamen, multaj favoris konkurencajn klarigojn, kaj nur ĝis la apero de la moderna evoluisma sintezo el la 1930-aj al la 1950-aj jaroj ampleksa interkonsento disvolviĝis en kiu natura selekto estis la baza mekanismo de evoluo.[7][8] La scienca malkovro de Darvino estis la unuiga teorio de la vivosciencoj, kio klarigas la biodiversecon.[9][10]
La dekomenca intereso de Darwin pri naturo kondukis lin abandoni sian medicinan edukadon en la Universitato de Edinburgo; anstataŭe, li helpis en la esplorado de maraj senvertebruloj. Studoj en la Universitato de Kembriĝo (Christ's College) kuraĝigis sian pasion por natura scienco.[11] Lia kvinjara vojaĝo per la Beagle establis lin kiel elstara geologo kies observoj kaj teorioj subtenis la koncepton de laŭgrada geologia ŝanĝo de Charles Lyell, kaj la publikigo de lia vetura taglibro famigis lin kiel populara verkisto.[12]
Superŝutita per la geografia distribuado de la vivulantaro kaj de la fosilioj kiujn li kolektis dum la vojaĝo, Darwin komencis detalajn esploradojn, kaj en 1838 konceptigis sian teorion de la natura selekto.[13] Kvankam li diskutis siajn ideojn kun kelkaj naturalistoj, li bezonis tempon por etenda esplorado kaj lia geologia laboro havis prioritaton.[14] Li estis verkante sian teorion en 1858 kiam Alfred Russel Wallace sendis al li eseon kiu priskribis la saman ideon, kio akcelis la tujan kunan publikigon de ambaŭ teorioj.[15] La verko de Darwin establis evoluan descendon kun modifoj kiel hegemonia scienca klarigo de diversigo en la naturo.[7] En 1871 li ekzamenis la iradon de la homa evoluo kaj de la seksa selekto en The Descent of Man, and Selection in Relation to Sex, sekvita de The Expression of the Emotions in Man and Animals (1872). Lia esplorado pri plantoj estis publikigita en serio de libroj, kaj en sia fina libro, The Formation of Vegetable Mould, through the Actions of Worms (1881), li ekzamenis tervermojn kaj ilian efikon sur grundo.[16][17]
Darwin estis priskribita kiel unu el la plej influaj figuroj en homa historio,[18] kaj li estis honorita per entombigo en la Abatejo Westminster.[19]
Ekde la komenco de la 20-a jarcento, la naskiĝdatreveno de Darvino, la 12-an de februaro, estas neoficiale markita tra la mondo kiel Darwin Tago, por emfazi la kontribuon de Darwin al scienco specife kaj la progreson de scienco ĝenerale.