Domena teorio
From Wikipedia, the free encyclopedia
La domena teorio aŭ teorio de la domeno, nomita ankaŭ ofte efiko neĝbulo, se aplikita al la internacia politiko teoriumas, ke se lando eniras en dfinita politika sistemo, ĝi altirus aliajn en sia areo al tiu sama ideologio.
Oni ne klaras tutcerte kiu estis la elpensulo de tiu teorio; sed foje oni atribuas ĝin al la usona prezidento Dwight D. Eisenhower, laŭ kiu oni antaŭvidis, ke komunismo povas etendiĝi tra la tuta mondo se oni ne sukcesas haltigi tiun tendencon.
Ja certas, ke tiu teorio disvastiĝis en la kunteksto de la Malvarma Milito antaŭ la observo de kelkaj okazintaĵoj kiuj ŝajne konfirmus la teorion. Antaŭ kaj dum la Dua Mondmilito okazis ia kontaĝo de ideologioj en Eŭropo. Jen propriniciate, kiel ĉe la Pronaziisma Hungario aŭ ĉe la Rumanio de Antonescu oni starigis registarojn pro-faŝistajn aŭ eĉ pro-naziistajn;[1] jen perforte, kiel ĉe la Francio de Vichy, la Okupaciita Norvegio, Frankisma diktaturo en Hispanio aŭ ĉe Okupaciita Nederlando. Alia ekzemplo esti la ideologio komunista kiu etendis la influsferon de Rusio (poste renomita Sovetunio) per la aneksio de landoj kiuj iam estis parto de la Rusa Imperio kiel Moldavio, Pollando (parte) aŭ la Baltaj Landoj dum kaj post la Dua Mondmilito.
Tiukadre la domena teorio utilis kiel ekskuzo por la intervenisma politiko de Usono (kaj ties aliancanoj) por haltigi la etendon de la komunismaj reĝimoj (kaj ĝenerale de maldekstraj politikoj) en tre diversaj mondoregionoj de la lando, ekzemple ĉe Sudorienta Azio, Centrameriko kaj Karibio, Afriko, strategiaj landoj de Eŭropo ktp.