Edmonia Lewis
usona skulptisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Mary Edmonia Lewis (c. 4a de julio, 1844 – 17a de septembro, 1907) estis usona skulptisto kiu laboris dum la plejparto de sia kariero en Romo, Italio. Naskita libera en Nov-Jorko, ŝi estis la unua virino de afrik-usona kaj Indiĝena amerika heredaĵo, kiu atingis internacian famon kaj rekonon kiel skulptisto en la belarta mondo. Elstara trajto de ŝia laboro estas la inkluzivo de temoj rilatantaj al nigraj homoj kaj indiĝenaj popoloj de la Amerikoj en Novklasik-stila skulptaĵo.
Edmonia Lewis | |||||
---|---|---|---|---|---|
Naskiĝo | 4-an de julio 1844 (1844-07-04) en Greenbush, Rensselaer County, New York | ||||
Morto | 17-an de septembro 1907 (1907-09-17) (63-jaraĝa) en Hammersmith | ||||
| |||||
Persona informo | |||||
Naskonomo | Mary Edmonia Lewis | ||||
Aliaj nomoj | Wildfire | ||||
Tombo | St Mary's Catholic Cemetery, Kensal Green | ||||
Lingvoj | angla | ||||
Loĝloko | Usono • Italio | ||||
Ŝtataneco | Usono | ||||
Alma mater | Oberlin College • Oberlin Academy | ||||
Okupo | |||||
Okupo | skulptisto • artisto | ||||
Verkoj | Hiawatha and Minnehaha The Death of Cleopatra | ||||
TTT | |||||
Retejo | https://www.edmonialewis.com | ||||
Ŝi komencis akiri eminentecon en Usono dum la Usona Enlanda Milito; fine de la 19a jarcento, ŝi restis la nura nigra virino, kiu estis kaj partoprenanto kaj iu-ajn-grada rekonito de la usona artisma eminentularo.[1] En 2002, la klerulo Molefi Kete Asante nomis Edmonian Lewis-on en lia listo de 100 Plej Elstaraj Afrik-Usonanoj.[2]