Esplora universitato
From Wikipedia, the free encyclopedia
Esplora universitato (angle: Research university), ankaŭ esploruniversitato aŭ esplorintensa universitato estas universitato en kiu esploro estas intensa kaj centra parto de ties misio[2]. Ili estas la plej gravaj ejoj kie okaazas produktado de scioj, kune kun "intergeneracia transdono de scioj kaj la atestado de nova scio" pere de premiado de doktorecaj gradoj[3]. Ili povas esti publikaj aŭ privataj kaj ofte havas bone konatajn marknomojn[4].
Tutmonde, esploraj universitatoj estas ĉefe publikaj institucioj, dum en kelkaj landoj kiel Usono kaj Japanio ankaŭ havas renomajn privatajn esplorajn instituciojn[5].
Institucioj de supera edukado kiuj ne estas esploraj universitatoj aŭ ne alstrebas tian titolon, kiel liberartaj kolegioj, male pli emfazas la studentan instruadon aŭ aliajn flankojn de supera edukado kaj kies fakultataj membroj sentas sin sub malpli da premo eldoni aŭ perei (angle: publish or perish).