HTML5
From Wikipedia, the free encyclopedia
HTML5[2] estas sur tekstoj bazanta marklingvo por la strukturigo kaj semantika etiketado de enhavoj, kiel tekstoj, bildoj kaj ligiloj en dokumentoj.
Rapidaj faktoj dosierformo • marklingvo • Rekomendo de la Konsorcio de la Tut-Tera Teksaĵo • specification edition vd ...
HTML5 | ||
---|---|---|
dosierformo • marklingvo • Rekomendo de la Konsorcio de la Tut-Tera Teksaĵo • specification edition vd | ||
Dum | 28-a de oktobro 2014 - nekonata/nuntempe | |
TTT | Oficiala retejo | |
Fermi
Rapidaj faktoj HTML ...
HTML | |
---|---|
| |
Fermi
Ĝi estas la plej nova versio de la hiperteksta marklingvo HTML, kiu ankoraŭ estas evoluigata. Ĝi estu posteulo de HTML4. Kaj ĝi anstataŭigas la dokumentojn priskribajn normojn HTML 4.01, XHTML 1.0 kaj DOM HTML Level 2. HTML5 jam povis esti uzata de modernaj foliumiloj antaŭe, kvankam ĝi nur en 2014 atingis statuson de rekomendo (angle Recommendation).
Ĝi ofertas kelkajn novajn funkciojn, kiel ekzemple video, audio, loka konservejo kaj dinamikaj 2D- kaj 3D-grafikoj, kiuj de HTML4 ne rekte estas subtenataj, tiel ke ĝis nun devas esti uzataj kromprogramoj[3] (angle plug-in).