Hermeso
helena dio; la kuriero de la dioj; la dio de komerco, vojaĝo, ŝtelo, ruzo, kaj sporto; filo de Zeŭso / From Wikipedia, the free encyclopedia
Hermeso (ankaŭ Hermes[1]) – helene Ἑρμῆς – estas la filo de Zeŭso kaj de la filino de la titano Atlaso, Maja. Li estas la fluga mesaĝisto de sia patro, la ĉefdio. La romianoj nomis lin Merkuro.
Rapidaj faktoj Sekso, Eble sama ...
Hermeso | |
---|---|
Sekso | vira |
Eble sama | Merkuro, astrologia Merkuro, Tir, Lugh, Toto, Malakbel |
Familio | |
Patro | Zeŭso |
Patrino | Maja |
Edzo/Edzino | Antianeira |
Infanoj | Hermafrodito, Echion, Cephalus, Aŭtoliko, Eurytus, Angelia, Abdero (mitologio), Pajno, Mirtilo, Eleŭziso, Cydon, Bounos, Polybus of Sicyon, Aethalides, Norax, Damascus, Prylis, Ceryx, Pharis, Eudoros, Arabos, Dafno, Priapo, Sileno, Tryphon, Tikeo, Antias, Aptale, Cynosurus, Dolops, Eurymachus, Eurestus, Samon son of Hermes, Damascus, Palaestra, Luke Castellan |
Amkunuloj | Afrodito, Kiono, Acacallis, Alcidamea, Chthonophyle, Eupolemeia, Erytheia, Herse, Isse, Dryope, Penelope, Philonis, Creusa, Cleobule, Iphthime |
Fermi
Hermeso estas la dio de la vojaĝantoj kaj de la komercistoj. Li kondukas egale la animojn de la mortintoj al Hadeso. Li estas amiko de la homoj, sed li estas ankaŭ trompemulo. Li inventis la liron, la ŝalmojn, la muzikan skalon, la astronomion, la mezurojn, kaj la zorgon pri olivarboj.
Hermeso portas ĉapelon kun flugiloj, sandalojn kun flugiloj, kaj la kaduceon, vergon kun du enplektitaj serpentoj. Hodiaŭ, la kaduceo estas la simbolo de la medicina profesio. Hermeso estas ankaŭ la protektisto de la medecinistoj kaj de la ŝtelistoj.