Humaŝ
From Wikipedia, the free encyclopedia
Humaŝ aŭ Ĥumaŝ (ankaŭ Ḥumaŝ; en hebrea: חומש, prononcita [χuˈmaʃ] aŭ [ħuˈmaʃ] aŭ en jida: prononcita [ˈχʊməʃ]; plurale Ḥumaŝim) estas Torao en presita formo (t.e. kodekso) kontraste al la Sefer Tora, kiu estas Skribrulaĵo.
Pliaj informoj Etnaj grupoj kaj lingvoj, Religio ...
Fermi
La vorto derivas el la hebrea vorto por kvin, nome ḥameŝ (חמש), alude al la kvin libroj de la Pentateŭko. Pli formala termino estas Ḥamiŝah Ḥumŝei Torah, "kvin kvinonoj de Torao". Ĝi estas konata ankaŭ pere de la latinigita grekdevena termino Pentateŭko en la nuntempaj oftaj presitaj eldonoj.[1]