Judoj
Ŝemida popolo, etna, religia kaj nacia grupo devenanta de la triboj de Israelo aŭ Hebreoj, kiuj estis loĝantoj de la Izraela lando / From Wikipedia, the free encyclopedia
Judoj (hebree יְהוּדִים, jehudim, origine signifante "jehudaidoj" kaj poste "judujanoj"), aŭ hebreoj en la tradicia, zamenhofa uzo, estas etnoreligia grupo[1] kaj nacio[2][3][4] devenanta de la izraelidoj[5][6][7] kaj aliaj antikvaj hebreoj[8][9] de la historiaj Izraelujo kaj Judujo. La judaj etno, nacio, kaj religio estas forte interligitaj,[10][11] ĉar judismo estas la etna religio de la juda popolo, kvankam ĝia observado fare de judoj varias de strikta observado ĝis kompleta neobservado.[12] Judoj estas la nura popolo, al kiu teokratio estas tute natura administra formo.
Judoj יהודים (Jehudim) | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
etnoreligia grupo • nacio • popolo | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Ŝemidoj | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Suma populacio | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
taksata 13 - 14 milionoj | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Ŝtatoj kun signifa populacio | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Lingvo(j) | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Historiaj judaj lingvoj: hebrea lingvo, jida, ladino | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Religio | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
judismo | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Judoj estas ofte dividataj laŭ mezepokaj lokoj de diasporaj komunumoj kun koresponde apartaj ritoj, kutimoj, kaj prononcoj de la hebrea:
- Mizraĥoj (Mezoriento)
- Jemenaj judoj (Jemeno)
- Beta Israel (Etiopio)
- Aŝkenazoj (Centra kaj Orienta Eŭropo)
- Litoviaj judoj
- Sefardoj (Iberio, kaj post la granda forpelo de 1492, ĉefe de Nordafriko (Magrebo) kaj Mezoriento, do forte kongrua kun la Mizraĥoj)
- Buĥoraj judoj (Buĥaro, Centra Azio kaj Kaŭkazio)
- Italkoj (Itala duoninsulo)
- Romaniotoj (Grekio kaj Balkano)
- Montaj Judoj (Kaŭkazio)
La plimulto de genetikaj studoj montras, ke aŝkenazoj, italkoj, mizraĥoj, romaniotoj, kaj sefardoj estas pli parencaj unu al la aliaj ol al siaj najbaraj popoloj. Ekzemple, ajna aŝkenaza judo el Pollando estas pli parenca al iraka judo ol al nejuda polo.[13] Tio konfirmas la tradician historian opinion, laŭ kiu judoj estas praidoj de tiuj, kiuj estis ekzilitaj el la regno Judujo post militaj malvenkoj kontraŭ la okupantaj romianoj.[14][15][16] Ajna aŝkenazo kaj ajna sefardo, italko aŭ romanioto estas eĉ parencaj je nivelo de kvara aŭ kvina kuzo, kaj ankaŭ proksime parencaj al ajna mizraĥo.[17][18] Antisemitismo kaj la juda demando en la 19-a jarcento tamen kondukas al tio, ke multaj eŭropaj judoj ekasertis la malon, ke ili estas "eŭropanoj kun hebrea religio"; la nova reformisma judismo iĝis unu el la plej aktivaj asertantoj de tiu vidpunkto.
En la jaro 2000 dise tra la mondo vivis 13 milionoj da judoj: 5800 mil en Usono (44%), 4847 mil en Israelo (37%), 600 mil en Francio (5%), 550 mil en Rusio kaj 400 mil en Ukrainio, inter aliaj. Do 81% el judoj nun loĝas en du landoj: Usono kaj Israelo. Novjorko mem havas 1750 mil judojn. Sed tio estas moderna fenomeno: antaŭ 1930, Ukrainio, Germanio, Pollando kaj Litovio havis grandajn nombrojn de judoj. Dum la Dua Mondmilito, Hitlero murdis du trionojn de la judoj de Eŭropo. Nun Germanio havas nur 100 mil judojn (2005). En 1939 estis 16.7 milionoj da judoj.
Kaj la kristanismo kaj la islamo havas radikojn en la juda religio. Kvankam ili estas gento malgranda kaj ofte senlanda, la judoj estas gento profunde influa. Tamen, oni devas konscii, ke multaj el la famaj figuroj, kiujn oni komune identigas kiel judoj, ne apartenis al la religio kaj ne vidis sin mem kiel judoj (Spinozo, Markso, Lev Trockij) kaj ofte ne estis edukitaj en la juda religio kaj tradicioj (Markso, Trockij).