Kiriakos Mitsotakis
ĉefministro de Grekio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Kiriakos MITSOTAKIS (greke Κυριάκος Μητσοτάκης, ankaŭ latinliterigata Kiriakos Micotakis, naskiĝis la 4-an de marto 1968 en Ateno) estas greka politikisto kaj ekde la 8-a de julio 2019 la ĉefministro de Grekio (kun mallonga paŭzo de la 25-a de majo 2023 ĝis la 26-a de junio 2023). Ekde la 11-a de januaro 2016 li estas la prezidanto de la partio Nea Dimokratia (ND). Antaŭe, li estis ministro por administra reformo en la kabineto Andonis Samaras de 2013 ĝis 2015 kaj gvidanto de la opozicio en la greka parlamento de 2016 ĝis 2019. La 25-an de junio 2023 li kaj la partio Nea Dimokratia (ND) venkis en parlamenta balotado en Grekio, post kiam lin la 25-an de majo 2023 ĉefministre provizore anstataŭigis Ioannis Sarmas.[1]
Rapidaj faktoj Persona informo, Subskribo ...
Kiriakos Mitsotakis | |||||
---|---|---|---|---|---|
ĉefministro de Grekio | |||||
Persona informo | |||||
Κυριάκος Μητσοτάκης | |||||
Naskiĝo | 4-an de marto 1968 (1968-03-04) (56-jaraĝa) en Ateno, Grekio | ||||
Lingvoj | moderna greka • angla • franca vd | ||||
Ŝtataneco | Grekio vd | ||||
Alma mater | Universitato Harvard • Universitato Stanford • Kolegio de Ateno • ekonomika altlernejo Harvard vd | ||||
Partio | Nea Dimokratia vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Konstantinos Mitsotakis vd | ||||
Patrino | Marika Mitsotakis vd | ||||
Gefratoj | Dora Bakoyannis • Alexandra Mitsotakis • Katerina Mitsotakis vd | ||||
Edz(in)o | Mareva Grabowski (en) (1997–) vd | ||||
Infanoj | Sofia Mitsotakis • Konstantinos Mitsotakis • Dafne Mitsotakis vd | ||||
Parencoj | Grigoris Dimitriadis vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto financisto vd | ||||
Aktiva en | Ateno vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
ĉefministro de Grekio | |||||
Dum | 2019–nun | ||||
Antaŭulo | Aleksis Tsipras | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Fermi