Samuel Coleridge-Taylor
From Wikipedia, the free encyclopedia
Samuel COLERIDGE-TAYLOR (15a de Aŭgusto 1875 – 1a de Septembro 1912) estis angla komponisto kaj dirigento kiu estis miksrasulo; lia patro estis kreola kuracisto de Sieraleono. Coleridge-Taylor atingis tian sukceson ke li estis aludita de blankulaj novjorkaj muzikistoj kiel la "Afrika Mahler" kiam li faris tri turneojn de Usono komence de la 1900-aj jaroj.[1] Li estis partikulare konata pro siaj tri kantatoj bazitaj sur la eposa poemo Song of Hiawatha de la usona Henry Wadsworth Longfellow. Coleridge-Taylor premieris la unuan sekcion en 1898, kiam li estis 22jara.
Samuel Coleridge-Taylor | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de aŭgusto 1875 (1875-08-15) en Londono |
Morto | 1-an de septembro 1912 (1912-09-01) (37-jaraĝa) en Londono |
Mortokialo | pneŭmonito |
Tombo | Bandon Hill Cemetery |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando |
Alma mater | Reĝa Kolegio de Muziko |
Familio | |
Edz(in)o | Jessie Sarah Fleetwood Walmisley |
Infano | Avril Coleridge-Taylor |
Okupo | |
Okupo | komponisto • pianisto • dirigento |
Verkoj | The Song of Hiawatha |
Li edziĝis al anglino, Jessie Walmisley, kaj ambaŭ iliaj filoj havis muzikajn karierojn.[2] Ilia filo Hiawatha adaptis la muzikon de sia patro por vario de plenumoj. Ankaŭ ilia filino Avril Coleridge-Taylor iĝis komponisto-dirigento.