United States Army Command and General Staff College
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Usona Armea Komando kaj Ĝenerala Personara Altlernejo (angle United States Army Command and General Staff College, aŭ akronime CGSC) estas kolegio situanta en Fort Leavenworth, Kansaso, Usono. La kolegio estas celita por oficiroj en la Usona Terarmeo kaj membroj de la sekurecaj taĉmentoj [1].
United States Army Command and General Staff College | ||
---|---|---|
staff college (en) | ||
moto | Ad Bellum Pace Parati Preta por kaj milito kaj paco | |
Informoj | ||
fondodato | 1881 | |
Situo | ||
Geografia situo | 39° 20′ 39″ N, 94° 54′ 57″ U (mapo)39.344166666667-94.915833333333 | |
lando | Usono | |
urbo | Fort Leavenworth | |
retejo | [<span%20class="official%20website"> Oficiala retejo] | |
| ||
| ||
La kolegio estis fondita en 1881 fare de William Sherman kiel la lernejo de Infanterio kaj Kavalerio. [2] En 1907 ĝi ŝanĝis sian titolon al School of the Line (lernejo de la linio). La instruplano disetendiĝis dum Unua Mondmilito, Dua Mondmilito, la Korea milito kaj la Vjetnama milito kaj daŭre estas ĝisdatigita laŭbezone.
Aldone al la ĉefkampuso en Kansaso, la kolegio havas satelitkampusojn en Virginio, Georgio kaj Alabamo. La kolegio eĉ havas distanclernadon kelkfoje. La kolegio konsistas el kvar lernejoj : la lernejo de Komando kaj Ĉefa stabo, la lernejo de Progresinta Militstudoj, la lernejo de Komando-Preparo kaj la lernejo de Progresinta Gvidado kaj Taktiko [1].
En la jaroj 1916 ĝis 1920 la kolegio estis fermita kaj la plej granda parto de la lerneja personaro estis sendita al Francio por helpi en la Unua Mondmilito. [3]