Abd al-Karim Kasim
From Wikipedia, the free encyclopedia
Abd al-Karim Kasim aŭ Abd al-Karim Qasim (arabe عبد الكريم قاسم transliterumita `Abd al-Karīm Qāsim) (21a de novembro 1914 – 9a de februaro 1963), estis naciisma brigad-generalo de Iraka Armeo kiu enpoviĝis per revolucio de la 14a de julio 1958, dum kiu la monarĥio de Irako estis nuligita, kaj kun ĝi ankaŭ la Jordan-Iraka Araba Federacio. Li regadis la landon kiel ĉefministro ĝis sia elposteniĝo kaj morto dum la Ramadana Revolucio de 1963.
Rapidaj faktoj Persona informo, Subskribo ...
Abd al-Karim Kasim | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | عبد الكريم قاسم مُحمَّد بكر عُثمان الزبيدي |
Naskiĝo | 21-an de novembro 1914 (1914-11-21) en Bagdado, Baghdad Vilayet, Otomana Imperio |
Morto | 9-an de februaro 1963 (1963-02-09) (48-jaraĝa) en Bagdado |
Mortokialo | pafvundo |
Lingvoj | araba • angla |
Ŝtataneco | Otomana Imperio • Reĝlando Irako • Respubliko Irako (1958–68) |
Subskribo | |
Okupo | |
Okupo | militisto lerneja majstro politikisto |
Fermi
Dum sia regado, Kasim estis populare konata kiel al-za‘īm (الزعيم) aŭ, "La estro".[1]