Al-Muktadir
From Wikipedia, the free encyclopedia
Abu 'l-Fadl Ĝa'far ibn Ahmad al-Mu'tadid (arabe أبو الفضل جعفر بن أحمد المعتضد) (895 – 31 Oktobro 932), pli bone konata laŭ dia regonomo al-Muktadir bi-llah (arabe المقتدر بالله, "povega en Dio"[1]), estis abasida kalifo en Bagdado 908 ĝis 932 (295-320 laŭ islama kalendaro).
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Al-Muktadi. |
Al-Muktadir | |||||
---|---|---|---|---|---|
18-a abasida kalifo | |||||
Antaŭulo | al-Muktafi, lia frato | ||||
Sekvanto | al-Kahir, lia frato | ||||
Persona informo | |||||
المقتدر | |||||
Naskiĝo | ĉ. 895 en Bagdado | ||||
Morto | 31-an de oktobro 932 (0932-10-31) en Bagdado | ||||
Mortis pro | morto dum batalo vd | ||||
Mortis per | mortis en batalo vd | ||||
Religio | islamo vd | ||||
Etno | arabo vd | ||||
Lingvoj | araba vd | ||||
Ŝtataneco | Abasida Kaliflando vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Abasidoj vd | ||||
Patro | Al-Mu'tadid vd | ||||
Patrino | Shaghab vd | ||||
Gefratoj | Al-Muktafi • Al-Kahir vd | ||||
Infanoj | Ar-Radi • Al-Muttaki • Al-Muti' • Ishaq ibn al-Muqtadir vd | ||||
Parencoj | Al-Kadir vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • kalifo vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
La longa regado de Al-Muktadir portis Abasidojn al tre malalta tajdo. Oni perdis Nordafrikon kaj preskaŭ Egipton. Mosul forigis sian dependon kaj la grekoj (bizancanoj) faris atakojn laŭlonge de la malbone protektitaj limoj. En Oriento formala agnosko de la Kaliflando restis valida, eĉ por tiuj kiuj postulis sian sendependon; kaj pli proksime, la teruraj Karmatoj estis bremsitaj. En Bagdado, al-Muktadir, simpla ilo de tribunalo, estis dependa de eksterlandaj gvardioj, kiuj, estritaj ĉefe de turkoj kaj de aliaj oficiroj de eksterlanda deveno, venis ofte al ribeloj. Pro la praktika malgranda fakta povo de Al-Muktadir, la prestiĝo kiun liaj tujaj antaŭaĵoj estis reakirintaj perdiĝis.